[Membroj] vortuza enketo

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Wed Jul 30 23:41:01 EDT 2008


Mi bezonas Esperantan ekvivalenton de la angla verbo "buffer" (to 
buffer). Ne substantivo, sed verbo.

Lau la Wells-a vortaro, "bufro" temas pri vagonaroj.

Lau la Reta Vortaro,
http://www.reta-vortaro.de/revo/

. . . estas aldona signifo, pri komputoroj:

"Memoro por provizora konservado de datumoj, precipe e kunlaboro de 
diversrapidaj traktiloj."

Lau la 1-a eldono de PIV (1970), estas unu abstrakta uzo de la vorto:

"bufro-s^tato": malgranda sxtato kiel servas kiel barilo inter du 
grandaj, pli potencaj sxtatoj.

Do, mi demandas,

(1) cxu oni nuntempe permesas pli vastan abstraktan au metaforan 
uzadon de la vorto?

(2) cxu oni rajtas uzi la radikon verbe--"bufri"?

(3) se ne, kio estas la plej bona vorto uzenda en Esperanto?




More information about the Membroj mailing list