[Membroj] vortuza enketo
Erin Piateski
piateski at alum.mit.edu
Thu Jul 31 07:14:50 EDT 2008
Mi mem ne prenus komputilan vorton kaj aplikus ĝin al aliaj aferoj.
Ekzemple, "drajvo" estas komputila vorto por la ujo en komputilo kiu
akceptas diskojn. Sed certe ni ne volus uzi vorton "drajvi" por aliaj
signifoj de "drive".
Teme pri buffer, mi pensus pri la kunteksto en kiu mi planas uzi ĝin,
kaj elektus esperantan vorton laŭ tiu signifo.
Ekzemple, unu signifo de "to buffer" povus esti "ŝirmi". Kelkaj
vortaroj ofertas la vorton "ŝtopilo" por "buffer", do mi pensas ke en
kelkaj kuntekstoj, vi povus uzi "ŝtopi".
Erinja
2008/7/30 Ralph Dumain <rdumain at autodidactproject.org>:
> Mi bezonas Esperantan ekvivalenton de la angla verbo "buffer" (to
> buffer). Ne substantivo, sed verbo.
>
> Lau la Wells-a vortaro, "bufro" temas pri vagonaroj.
>
> Lau la Reta Vortaro,
> http://www.reta-vortaro.de/revo/
>
> . . . estas aldona signifo, pri komputoroj:
>
> "Memoro por provizora konservado de datumoj, precipe e kunlaboro de
> diversrapidaj traktiloj."
>
> Lau la 1-a eldono de PIV (1970), estas unu abstrakta uzo de la vorto:
>
> "bufro-s^tato": malgranda sxtato kiel servas kiel barilo inter du
> grandaj, pli potencaj sxtatoj.
>
> Do, mi demandas,
>
> (1) cxu oni nuntempe permesas pli vastan abstraktan au metaforan
> uzadon de la vorto?
>
> (2) cxu oni rajtas uzi la radikon verbe--"bufri"?
>
> (3) se ne, kio estas la plej bona vorto uzenda en Esperanto?
>
>
> _______________________________________________
> Membroj mailing list
> Membroj at esperantosocieto.org
> http://esperantosocieto.org/mailman/listinfo/membroj_esperantosocieto.org
>
More information about the Membroj
mailing list