[Membroj] Turkish delight

Jim Ryan quillpower at cox.net
Tue Sep 23 21:48:49 EDT 2008


Jen alia ekzemplo de (ofte mis-) mencio de "Esperanto" en ne-esperantaj 
libroj.  Preparante por mia lastatempa vojagxo al Turkio, mi legis la jenan:

"In 1928, Atatürk did away with Arabic script ... instituted a language 
reform purge Turkish of borrowings, returning it to its 'authentic' 
roots ... the result is a logical, systematic and expressive language 
... it's so logical, in fact, that Turkish grammar formed the basis for 
the development of Esperanto, an ill-fated artificial international 
language." 

(From the "Language" section of Turkey [Lonely Planet travel guide].)

"Malbonsorta"?  Fi!  Tio nur plifirmigas la komunan mispercepton ke 
Esperanto estis bona ideo kiu jam malsukcesis. 

Sed mi cxiam emas pensi ke ne malbonas se almenau oni mencias nian 
lingvon en libro vaste vendata al la gxenerala publiko.  Se ni 
grandskale plendus, eble la redakcio pensus, do, la Esperantistoj 
plendas pri tiu frazo, do ni simple forigu la mencion de Esperanto por 
eviti pluan gxenadon.  Eble ni rezigne akceptu la "reklamon" pri nia 
lingvo kaj esperu ke iuj homoj legos gxin kaj esploros pri Esperanto pro 
scivolo pri tiu "malbonsorta" ideo. 

Krom tio, cxu veras ke "turka gramatiko formis la bazon por la 
evoluigado de Esperanto"?  Lau mi kompreno la turka estis unu el multaj 
modeloj por konstrui Esperanton, ne "la bazo."  Ofte oni propaganda pri 
tiu turkstila aglutineco de Esperanto, ofte iom strecxe, sed lau mia 
scio la konekto ne estas tiel firma. 

Cxu iuj el vi scias pli pri la veraj turkaj influoj al Esperanto?

Alia observo el la sama libro pri la turka:  "Words are formed by 
agglutination, meaning that affixes are joined to a root word -- one 
scary example is Avustralyalilastiramadiklarimizdanmisiniz?" which means 
"Are you one of those whom we could not Australianize?"

Do, en Esperanto ni povus diri tion en kvar vortoj, ne unu: "Cxu vi 
estas neaustralianigeblulo?"  (Au "neaustraliecigeblulo" se temas pri 
konversi iun au ion al la australia(j) eco(j) anstatau vere civitanigi iun.)

Mi timas ke la verkintoj de tiu sekcio pri la turka estas 
negxustsintenigebluloj pri Esperanto.  (Au nekapelpugprenpovuloj.) 





-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20080923/ff7cbef3/attachment.html 


More information about the Membroj mailing list