[Membroj] Turkish delight
sarah measday
sakunamera at gmail.com
Wed Sep 24 17:07:47 EDT 2008
Laǔ mia scio, Esperanto havas neniom da turkaj influoj (escepte kelkaj
turkdevenaj vortoj, tamen mi ne scias ĉu iuj ekzistas krom «turko» mem). Eĉ
la gramatiko malsamas krom tipo. Aglutina gramatiko simple estas logikega
kaj malprofunde similas al la fleksiaj gramatikoj kiujn konis Zamenhof.
2008/9/23 Jim Ryan <quillpower at cox.net>
> *Jen alia ekzemplo de (ofte mis-) mencio de "Esperanto" en ne-esperantaj
> libroj. Preparante por mia lastatempa vojagxo al Turkio, mi legis la jenan:
>
> "In 1928, Atatürk did away with Arabic script ... instituted a language
> reform purge Turkish of borrowings, returning it to its 'authentic' roots
> ... the result is a logical, systematic and expressive language ... it's so
> logical, in fact, that Turkish grammar formed the basis for the development
> of Esperanto, an ill-fated artificial international language."
>
> (From the "Language" section of Turkey [Lonely Planet travel guide].)
>
> "Malbonsorta"? Fi! Tio nur plifirmigas la komunan mispercepton ke
> Esperanto estis bona ideo kiu jam malsukcesis.
>
> Sed mi cxiam emas pensi ke ne malbonas se almenau oni mencias nian lingvon
> en **libro **vaste vendata al la gxenerala publiko. Se ni grandskale
> plendus, eble la redakcio pensus, do, la Esperantistoj plendas pri tiu
> frazo, do ni simple forigu la mencion de Esperanto por eviti pluan
> gxenadon. Eble ni rezigne akceptu la "reklamon" pri nia lingvo kaj esperu
> ke iuj homoj legos gxin kaj esploros pri **Esperanto pro scivolo pri tiu *
> *"malbonsorta" ideo.
>
> Krom tio, cxu veras ke "turka gramatiko formis la bazon por la evoluigado
> de Esperanto"? Lau mi kompreno la turka estis unu el multaj modeloj por
> konstrui Esperanton, ne "la bazo." Ofte oni propaganda pri tiu turkstila
> aglutineco de Esperanto, ofte iom strecxe, sed lau mia scio la konekto ne
> estas tiel firma.
>
> Cxu iuj el vi scias pli pri la veraj turkaj influoj al Esperanto?
>
> Alia observo el la sama libro pri la turka: "Words are formed by
> agglutination, meaning that affixes are joined to a root word -- one scary
> example is Avustralyalilastiramadiklarimizdanmisiniz?" which means "Are
> you one of those whom we could not Australianize?"
>
> Do, en **Esperanto ni povus diri tion en kvar vortoj, ne unu: "Cxu vi
> estas neaustralianigeblulo?" (Au "neaustraliecigeblulo" se temas pri
> konversi iun au ion al la australia(j) eco(j) anstatau vere civitanigi iun.)
>
> Mi timas ke la verkintoj de tiu sekcio pri la turka estas
> negxustsintenigebluloj pri **Esperanto. (Au nekapelpugprenpovuloj.)
>
>
>
> **
>
> *
>
> _______________________________________________
> Membroj mailing list
> Membroj at esperantosocieto.org
> http://esperantosocieto.org/mailman/listinfo/membroj_esperantosocieto.org
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20080924/dfeeb15d/attachment.html
More information about the Membroj
mailing list