[Membroj] diskutlisto de LKK, por Landa Kongreso de Esperanto-USA, 2010

Jed Meltzer jedmeltzer at gmail.com
Mon Apr 27 16:32:15 EDT 2009


Mi feliĉe anoncas ke estis firme decidita hieraŭ, ke ni starigas LKK-on
(Loka Kongresa Komitato) por inviti la landan kongreson de Esperanto-USA en
Vaŝingtono, en la somero de 2010.  La preferataj datoj estas 2-5 de Julio.
 Ĉi tiu konferenco celebros la 100an datrevenon de la vizito de Zamenhof al
Vaŝingtono en 1910. Mi kreis diskutliston por la LKK.  Mi esperas ke ĉiuj
kiuj interesiĝas membriĝos tie, kaj uzos ĝin por ĉiuj diskutoj, ANSTATAŬ
sendi individuajn retpoŝtojn, do tiel la tuta arkivo estos facile legebla
kaj serĉebla.  Jen la paĝo:

http://groups.google.com/group/lkkdk

Mi emfazu ion:  membriĝo al ĉi tiu listo NE estas membriĝo al LKK, nek
promeso labori por la konferenco, nek deviĝo pri iu ajn afero.  Ĝi simple
estas konvena maniero komuniki.  Do ne timu membriĝi eĉ se vi timas trempiĝi
en la mondo de konferenc-organizado.  Estos specifaj taskoj farendaj,
grandaj kaj malgrandaj, do ĉiu interesato povos helpi iom laŭ sia deziro.

Ankaŭ, ŝajnas al mi ke Google Groups estas bona elekto por evitado de spamo
ktp., sed mi promesas nenion :)
Vi povos ricevi individuajn mesaĝojn, aŭ sole uzi la retejon.  Via retadreso
ne videblas sur la retejo.

English summary:
We are planning to invite the National Conference of Esperanto-USA to
Washington DC in 2010, to commemorate the 100th anniversary of Zamenhof's
visit.  I made a discussion list through google groups.

http://groups.google.com/group/lkkdk

Joining the discussion list does not obligate you to work on the conference,
so fear not!  You can be as involved as you wish.  There is already some
discussion up there so check it out!

Amike via,
Jed Meltzer

p.s.  Mi decidis uzi mian retadreson de google anstataŭ yahoo ekde nun por
esperantaj aferoj, do bonvolu kontakti min ĉi tie.
Jim, bonvolu resendi ĉi tiun anoncon al via listo se ĝi malsamas de la listo
de membroj at esperantosocieto.org.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090427/5be3e6e1/attachment.html 


More information about the Membroj mailing list