[Membroj] Tekstoj ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Mon Aug 24 10:54:27 EDT 2009


La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno estis starigita frue en la 20-a 
jarcento kiel instanco de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La katalogo de la 
Esperanto-kolekto estas enkomputiligita, kaj oni povas serĉi ĝin per 
Esperanta interfaco same kiel la germana (la formatoj ne estas tute 
identaj) per serĉilo TROVANTO. Jen:

http://aleph.onb.ac.at/F?func=file&file_name=login&local_base=ESPERANTO

Nu, se oni ne transiras al la Esperanta interfaco, oni trovos ĉe kelkaj 
dokumentoj datumeron germanlingve:

Externer Link   Dateinamenerweiterung: urlVolltext  
<javascript:open_window("http://aleph18.onb.ac.at:80/F/J9E6GCJM13YE4N6MRGN65LET9TNQDPBUINMHIQAYFEFC1SUALK-52069?func=service&doc_library=ONB01&doc_number=000722552&line_number=0002&func_code=WEB-FULL&service_type=MEDIA");> 


Temas pri la plena teksto de la koncerna libro. Mi ĵus eltrovis tion 
antaŭ kelkaj tagoj. Post interkomuniko kun la bibliotekisto, mi lernis 
kie trovi la tutan liston de haveblaj tekstoj:

*Frühdrucke des Esperanto*
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm

La enretigitaj tekstoj troviĝas en formato PNG. Oni povas legi ilin 
diversaspekte. Temas evidente pri IMAGOJ de la koncernaj tekstoj, ne la 
tekstoj en legebla
tekstoformato (PDF, ktp.) Do se oni volus savi tekston ĉe propra 
komputoro, oni devus savi la imagon de ĉiu individua paĝo. Se vi havus 
taŭgan softvaron, vi povus konverti la imagojn al alia formato. Mankas 
la mi PDF-fara softvaro.

Notu, ke la skanitaj libroj ampleksas la jarojn 1887-1900. Enestas 
multaj verkoj de Zamenhof; ankaŭ multaj fruaj verkoj pri Esperanto kaj 
planlingvoj. Estas ankaŭ multaj beletraj verkoj, plejparte tradukoj sed 
ankaŭ kelkaj originalaj. Inter la tradukitaj aŭtoroj estas Beaumarchais, 
Byron, Homer, K.R. (/Renaskita Manfred/), Lermontov, Puŝkin, 
Shakespeare, Tolstoj.



-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090824/e5049a69/attachment.html>
-------------- next part --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: f-tn-link.jpg
Type: image/jpeg
Size: 772 bytes
Desc: not available
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090824/e5049a69/attachment.jpg>


More information about the Membroj mailing list