[Membroj] William Pickens pri Esperanto (1906)

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Sun Dec 13 16:51:37 EST 2009


Poetino Elizabeth Alexander, who verkis la 
inauguran poemon por Barack Obama, asertas ke 
William Pickens (1881-1954) estas la unua 
Afrikdevena-Usona Esperantisto. Jen s^ia poemo pri li:

"<http://www.autodidactproject.org/other/pickens-alexander.html>Ars 
Poetica #17: First Afro-American Esperantist" by Elizabeth Alexander

Kaj jen la esencaj informoj pri Pickens:

William Pickens: Who’s Who in Colored America
http://autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-whoswho.html

Vi trovos ligojn al aliaj koncernaj pag^oj.

Nu, mi trovis kaj enretigis la du konatajn 
artikolojn de Pickens, kiuj aperis en du numeroj 
de la revuo La Voc^o de la Negro en 1906.

Jen la enirpag^o:

http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-negrovoice.html

. . . kiu kondukas al la du artikoloj:


'<http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-espo1.pdf>Esperanto­-The 
New International Language', The Voice of the 
Negro, 3: 4 (April 1906), pp. 258-262.

'<http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-vojo.pdf>“La 
Vojo”­-Zamenhof's Poem in Esperanto', The Voice 
of the Negro, 4: 2 (December 1906), pp. 550-551.

Mi produktis la PDF-dosierojn en biblioteko, kaj, 
c^ar tia afero estas nova je mi, mi iom fus^is la pag^ordon.

La dua artikolo aparte interesas, c^ar Pickens 
tradukis la poemon de Zamenhof anglalingven. Mi 
ne memoras, c^u ekzistas aliaj anglaj tradukoj de 
"La Vojo", kaj kiu kaj kiam se jes oni tradukis 
g^in. C^u eble Pickens estis la unua? Pickens 
ankorau mencias la problemon de tradukado kaj 
simpatias al la idealoj de Zamenhof.

Oni konsideru ankau la tiutempan socian 
kuntekston. Jen la fruaj jaroj de la usona 
Esperanto-movado, kaj Pickens verkis kvar jarojn 
antau ol la Universala Kongreso de 1910 en 
Vas^ingtono. Pickens ankau verkis tri jarojn 
antau ol la fondo de la NAACP, la c^efa organizo 
por antauenigi civitanajn rajtojn por negroj kaj aliaj.

Mi hazarde trovis alian artikolon, de septembro 
1906, kiu komparas la desperan situacion de 
negroj en Usono kaj judoj en Rusio. La autoro 
konkludis pesimisme pri ambau, kaj anticipas ec^ 
pli disastran sorton por ambau popoloj. Vi 
memoros, ke ondo de pogromoj sekvis la 
malsukcesan rusan revolucion de 1905, kiu ja 
dolorigis Zamenhof kaj firmigis lian engag^on de 
la interna ideo kaj hilelismo/homaranismo. En 
Usono, c^i tiu periodo estas nomita la nadiro, 
kiam negroj suferis la firmigon de rasapartiga 
sistemo, la plej malbona situacio post 
emancipig^o el sklaveco, sen lauleg^aj homaj 
rajtoj kaj je kapricoj de eksterleg^aj murdemaj 
huliganoj. Por ambau popoloj la vivo estis stato 
de timo kaj teruro. Mi enretigos ankau c^i tiun artikolon.

Mi ne scias, kiom longe Esperanto okupis Pickens. 
Lia aktuala familio scias pri la konekso kun 
Esperanto, sed mi ne scias--eble mi provos 
enketon--c^u ekzistas pluaj informoj. Mi ne scias 
c^u Pickens partoprenis la UK de 1910 au c^u li 
ec^ povis partopreni, konsidere de la rigida 
rasapartigo kiu regis en c^iaj komercaj instancoj 
kiel en la cetera c^iutaga vivo. Mi apenau povas 
imagi renkonton inter Zamenhof kaj Pickens, kaj kia konversacio rezultus.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20091213/9acaa0ad/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list