[Membroj] sociumaj retejoj ktp.

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Mon Feb 2 15:53:19 EST 2009


Mi kaj mia amikino gxuis la hierauan Zamenhofan bankedon. Mi 
antautimis, ke pro sxia nescio pri Esperanto, sxin tedus la afero, 
sed sxi tre sxatis gxin.

Mi nun rememoras poemeton kiun mi verkis je 2007.12.15:

Adoptita Mama Losxen
(Poemeto por la Zamenhof-tago)
http://gxirafo.blogspot.com/2007/12/poemeto-por-la-zamenhof-tago.html

Nu, mi pliampleksigas mian partoprenon en sociuma reto Ipernity.

Sercxado de retpagxoj de la mortinta retejo Amikumu postulas ioman 
cerbumadon. Oni povas utiligi la "Wayback Machine", cxe 
http://web.archive.org & sercxi "amikumu.com". Elektu taugan daton el 
la donitaj datoj. Oni ne plu povas sercxi la retejon normale, sed per 
ia lerteco oni povas trovi individuajn pagxojn. Ekz., mi elektis la 
daton 2007.12.25 kaj aperis la cefxpagxo. Mi klakis cxe ligilo 
"filofozio" kaj aperis tiurilata pagxo. Mi trovis propran 
identigilon, klakis, kaj finfine aperis mia tiama persona pagxo:

http://web.archive.org/web/20070621014834/www.amikumu.com/users/show/gxirafo

Jen rememorigilo al Emil, ktp.: mi ne skribis donitajn retejojn 
menciitajn en nia grupa konversacio. Bonvolu rememorigi min kaj la 
grupon pri la retlokoj.

Min jam supersxutas devoj kaj ambicioj, sed mi kredas ke mi 
esperantigos kelkajn aferojn en februaro, okaze de Monato pri Negra Historio.




More information about the Membroj mailing list