[Membroj] Esperanto promotion at University of Maryland

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Wed Nov 18 21:34:25 EST 2009


Jes, partoprenis Jed, Emil, kaj mi, kaj restis cxe nia tablo dum du 
horoj malgranda aro de junaj studentoj, kiu kun intereso enketis pri 
diversaj facetoj de Esperanto--lingvaj, literaturaj, kaj aliaj--kaj 
auskultis niajn respondojn kaj ceterajn komentojn. Mi perceptas, ke 
neniu el ili lernos Esperanton au okupigxos plu pri la lingvo, sed mi 
kredas ke ni sukcesis komuniki favoran impreson, kaj eble tiuj 
informoj kaj impresoj  disvastigxos al la konatoj de la studentoj dum 
la venontaj jaroj kaj iel, ecx se mikoskopamplekse, efikos en la 
gxenerala kulturo.

Sxajnas ke estas du celoj konsiderindaj en cxi tiuj klopodoj: (1) 
rekruti novajn lernontojn de Esperanto, kiel de tempo al tempo 
okazos, kaj (2) efiki al auskultantaro favoran sintenon al la afero 
pri kio ni komunikas. La dua estas cxiam mia cxefa celo.

La emfazoj de ni tri diferencas. Mi emfazas la kulturan, literaturan, 
kaj socian historion de Esperanto, kaj la dezirindeco kaj bezono de 
la nicxo, kiun gxi okupas inter la retoj de monda komunikado. Mi ne 
estas varbanto de la "fina celo". Emil eksplikas analogiojn inter 
Esperanto kaj komputilaj kaj Interretaj normigoj kaj iloj. Ankau, li 
asertis ke la angla jam atingis pinton, kaj pli kaj influigxas la 
cxina, do estas oportune subteni Esperanton. Estas sendube sole mia 
kulpo, ke mi ne rememoras cxu estis konstantaj temoj en la diversaj 
respondoj de Jed.

Ni plenigis la tablosurfacon per libroj kaj kelkaj gazetnumeroj. La 
libroj ampleksas infanlibrojn, vortarojn, originalajn kaj tradukitajn 
beletrajxojn, kaj aliaj aferoj. Mi elektis kelkajn librojn kiel 
enkondukiloj al diversaj temoj, ekz. En Barko Pilota (kolektitaj 
poemoj) de Auld, La Dangxera Lingvo, Masquerade de Teodoro Sxvarx 
(tradukita el la originala Esperanto, de la patro de George Soros), 
ktp. Jed portis librojn ne konatajn al mi, ekz. traduko de ceremonia 
libro de la juda religia festo Pesah^ (mi ne scias la Esperantan 
vorton) fare de Erin el la Vasxingtona grupo.


At 02:21 PM 11/18/2009, Jed Meltzer wrote:
>La evento estis bona sukceso, ecx pli ol mi imagis.  Ni ja vekis 
>multan intereson.  Mi esperas, ke ni povos fari aliajn similajn 
>eventojn en la estonteco.
>Tio estis beno de nia nova retpagxo de nia societo.  Ili kontaktis 
>nin el la etero por inviti nin prezenti pri esperanto.
>-Jed
>
>On Wed, Nov 18, 2009 at 12:18 PM, Daniela Power 
><<mailto:power at dtm.ciw.edu>power at dtm.ciw.edu> wrote:
>Dankon al chiuj, kiuj iris antau^hierau^!
>Daniela
>
>On Nov 17, 2009, at 11:49 PM, Emil Volcheck wrote:
>
>Jed,
>
>Dankon por organizi chi tion eventon!
>Mi tre ghuis paroli kun la studantoj de Language House!
>
>--Emil
>
>2009/11/13 Jed Meltzer <<mailto:jedmeltzer at gmail.com>jedmeltzer at gmail.com>:
>Hi everyone,
>Just a reminder that our invited Esperanto promotion at University of
>Maryland is next Monday Nov 16 at 4pm.  Information about where to meet is
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20091118/1c155afb/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list