[Membroj] KRC Sturmer varbas Esperantan beletron

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Wed Sep 2 00:18:54 EDT 2009


Pri precize, li faris tion en 1930, per eldonado de cxi tiu libreto:

<http://www.autodidactproject.org/other/sturmer-espolit.html>Esperanto 
Literature: Notes and Impressions [Esperanta literaturo: notoj kaj 
impresoj] by K. R. C. Sturmer

. . . kiun mi jxus enretigis. Libroj en la angla lingvo estas suficxe 
raraj aferoj. Nacilingvaj libroj da tradukoj el Esperanta beletro au 
pri tio gravas, kompreneble, por informi la ekster-Esperantistan 
mondon pri kultura agado je Esperanto. Cxi tiu libro estas portreto 
de la atingoj de Esperanto-beletro gxis 1930.

Mi ne povas multe komenti pri la jugxoj de Sturmer, cxar mi legis nur 
manplenon da la originalaj kaj malpli da la tradukaj verkoj 
diskutitaj. Li pentras favoran portreton de kaj la originala kaj la 
tradukita beletro, kun kelkaj several taksoj. Lia stilo sxajnas al mi 
iom tro afektita en diversaj lokoj. Tamen li pretendas trakti 
beletron serioze, kaj eble li iomete influis britan publikan opinion 
pri Esperanto.

Post tiu libro en 1930, aperis post 40 jaroj en la angla:

The Esperanto language as a literary medium: a historical discussion 
of Esperanto literature, 1887-1970, and a stylistic analysis of 
translated and original Esperanto poetry [Esperanto kiel literatura 
medio] de Margaret Grace Hagler (universitata disertacio, 1970), kiu 
estas havebla per nia libroservoj sed ne estas eldonajxo en la kutima 
libromerkato.

En 1993 aperis angla traduko Esperanto: language, literature, and 
community de Pierre Janton. Enestas cxapitro pri beletro.

http://books.google.com/books?id=gVrt7HqS-HwC&dq=esperanto+literature&source=gbs_navlinks_s

Nun ni havas, finfine Concise Encyclopedia of the Original Literature 
of Esperanto [Konciza enciklopedio de la originala literaturo de 
Esperanto] (2008) de Geoffrey Sutton. Gxin mi ne havas, sed oni povas 
spioni cxerpajxojn cxe google-libroj:

http://books.google.com/books?id=-Z_8CG9g2jIC&dq=esperanto+literature&source=gbs_navlinks_s

Tamen, mi opinias ke homoj ankorau trovos Sturmer interesa, cxu kiel 
historian dokumenton, cxu kiel individuan perspektivon, cxu kiel 
instigon sercxi specifajn verkojn por legi.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090902/6ad815a5/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list