[Membroj] Kluba Himno

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Fri Sep 4 17:34:56 EDT 2009


Mi trovis c^i tion c^e Dana Esperanto-Asocio. G^in kantis Dana 
Esperantista Fervojista Asocio. Mi preferas la pornografian travestion 
de la Himno, sed jen:

/Nova Himno
(S^telita en Horsens.) /

En la klubon venis gaja sento,
El la klubo iris forta voko,
Kvazau( per flugiloj de la vento
Vokon sendis ni al c^iu loko,
Kaj gastaro balon-soifanta
Tuj alig^as nian familion.
En la klubo pace militanta
Ili trovos festan-harmonion.

De la klubo estas fundamento
Ke ni helpu unu la alian;
Ni amuzu nin do en konsento,
Ni ja faris rondon familion.
Por la klubo forta huraaro
Tra la tuta domo tuj audig^as;
Vivu g^i g^is la venonta jaro
Klam festo reefekitivig^os!

Au(toro:/ S^telisto./. (Ni ne scias, kiu la persono estas!)
Vers^ajne al jubilea arang^o en Horsens 1911-1915.
http://esperantonia.dk/defakanto.htm

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090904/71557f7f/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list