[Membroj] interesa blogo

Jed Meltzer jedmeltzer at gmail.com
Wed Sep 16 17:00:37 EDT 2009


Ne vere rilatas al Esperanto, sed mi jxus malkovris cxi tiun blogon, kaj mi
kredas ke multaj aliuloj en cxi tiu listo sxatos gxin.  Ecx se vi konas
nenion pri la hebrea lingvo, multaj el la klarigoj temas pri vortoj kiuj
estas tre konataj gxenerale en Okcidenta kulturo pro la biblio, kaj la ligoj
inter ili estas fascinaj.
http://www.balashon.com/

Speciale, malsupre en la pagxo, aperas sekcio pri vortoj de la Pesahxa
sedero.  Cxar unu el ni en Vasxingtono okupigxas pri evoluigxanta (sed jam
tre bona) Esperanta traduko de la Pesahxa libro, mi kredas ke tiu parto
estos tre interesa.
Krome, la libro kiun verkis nia Erinja trovigxas cxi tie:

www.yksi.org/~erin/Hagada_Verda_Stelo.pdf
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090916/bc7c88f5/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list