[Membroj] Blake en Esperanto, refoje

Ralph Dumain rdumain at autodidactproject.org
Thu Sep 17 09:45:41 EDT 2009


Mi lastatempe hazarde trovis dosieron da poemoj kiujn mi iam celis 
traduki Esperanten. En tiu dosiero estas poemoj de angla poeto 
William Blake, kiun mi fotokopiis antau du au tri jardekoj por cxi 
tiu celo. Cxiuj poemoj devenas de Notlibro de 1793 de Blake, 
inkluzive de malneto de publikigitaj poemoj kaj de poemoj kiuj neniam 
publikigxis dum la vivtempo de Blake.

Mi revenas al mia bibliografio pri Blake en Esperanto:

http://www.autodidactproject.org/bib/blakebib-espo.html

Mi rimarkas ke estas tri tradukoj ne en mia posedo:

"Por vidi la teron en eta sablero" [To see a world in a grain of 
sand], trad. Farnsworth Wright, Amerika Esperantisto, IX-2, 1911.

"La monahxo de Charlemaine" ["I saw a Monk of Charlemaine"], trad. 
G.T. & R.R., Kvakera Esperantisto, n-ro 66, 1993, p. 4.

"Kiu al si la gxojon ligas" [He who binds to himself a joy], trad. 
Dafne Lister, La Brita Esperantisto, 1987, p. 342.

Estus tre utile se iu povus sendi al mi kopiojn de cxi tiuj tradukoj.


La unua estis plurfoje tradukitaj al Esperanto. La lasta fakte 
devenas de la Notlibro de 1793, kaj estas en mia listo de tradukotaj 
poemoj. La dua devenas de Notlibro de 1800-1803 kaj publikigxis en la 
poemego "Jerusalemo".

Ankau en mia listo estas poemo kiu mi mem tradukis:

"<http://www.autodidactproject.org/my/blakefury.html>Pro Mia Venta 
Furioz'" [I feard the fury of my wind], trad. R. Dumain

Do, kiuj estas la ceteraj poemoj en mia listo, el la Notlibro de 1793 
[lau nombrado de Keynes]?

#7: I asked a thief to steal me a peach [Mi petis al sxtelisto, 
sxtelu por mi pecxon]

#8: I heard an Angel singing (Mercy, Pity, Peace) [Mi audis angxelon 
kanti (indulgo, kompato, paco)

#16: Thou hast a lap full of seed [Cia pelvo plenplenas da semo]

#53: The look of love alarms [Aspekto de amor' alarmas]

#56: Motto to the Songs of Innocence & of Experience [Moto por la 
Kanzonoj de Naivo kaj de Sperto]

Do eble mi denove surprenu la taskon de tradukado.

Aldone al mia bibliografio kaj tradukoj, mi ankau publikigis 
memorartikolon pri Blake:

"William Blake 250-jara: Memor-festa Omagxo," Kontakto, n-ro 222 
(2007: 6), p. 9-10.

La malneto trovigxas cxi tie:

<http://www.autodidactproject.org/my/blake250-espo.html>William Blake 
250-jara: Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090917/fd3041a3/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list