[Membroj] Fwd: [Fwd: [Zamenhofologo] Esperanto-USA 58a Landa Kongreso]

Esperanto Societo de Vaŝintono DK esperantodc at gmail.com
Mon Sep 28 00:44:17 EDT 2009


Saluton Vaŝingtonaj Esperantistoj!

Tiu ĉi homo ĉi-sabate sendis al nia kluba retpoŝtokonto (
esperantodc at gmail.com) sugeston por prelegon kaj ankaŭ demandojn pri kostoj
de loĝi kaj vojaĝi tie ĉi. Mi ankoraŭ ne ekzakte certas kiu plej pretas
respondi, sed se iu kapablas, bonvolu respondi al li kiam eblas!

David Dougherty (kontrolante la kluban retpoŝton).


---------- Forwarded message ----------
From: Petr Chrdle <chrdle at kava-pech.cz>
Date: 2009/9/26
Subject: [Fwd: [Zamenhofologo] Esperanto-USA 58a Landa Kongreso]
To: esperantodc at gmail.com


Saluton,

mi reagas al pli suba anonco pri la 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA.
Cxar momente (espereble tio dauxros) la flugoj al Usono estas relative
favorprezaj, mi iom pripensas ankaux foje viziti Usonon kaj do volonte mi
ligus tion kun la cxeesto de la kongreso.

Mi ne estas Zamenhofologo kaj ne kompetentas proponi kontribuon tiuteman,
sed se mi venos, mi povus (se estos intereso) proponi iun eksterteman
prelegon, ekzemple "Profesiaj aplikoj de Esperanto kaj gxiaj specifaj
trajtoj" (espereble gxis tiam aperos dua eldono de mia samnoma verketo, kiun
mi momente aktualigas) aux "Ekoturismo" (pri mia dua hobio apud Esperanto,
pri kiu mi kelkfoje prelegis, sed neniam ekster Euxropo) aux pri
Esperanto-muzeo en Svitavy kaj agado ligita kun gxi.

Sed antaux ol decidi, cxu mi efektive povos aligxi (kaj cxu sola aux kun mia
kunulino), mi volus scii, kun kiaj elspezoj mi devus kalkuli, cxar miaj
rimedoj estas ege limigitaj. Cxu jam eblas ricevi iujn informojn rilate al
la kotizoj, tranoktkostoj, plej favorpreza eblo de movigxo inter Washington
D.C. kaj Novjorko (enlanda flugo, trajno, buso), la programon kja prezon de
eventuala antauxkongresa aux postkongresa programo (se estos).

Antauxdankon por via respondo.

Amikajn salutojn el Cxehxio al vi sendas Petro Chrdle


-------- Původní zpráva --------
Předmět:        [Zamenhofologo] Esperanto-USA 58a Landa Kongreso
Datum:  Tue, 15 Sep 2009 13:17:31 -0400
Od:     Ralph Dumain <rdumain at autodidactproject.org>
Přeposláno - Komu:      zamenhofologo at googlegroups.com
Kopie:  ehist at yahoogroups.com



Jen anonco:

Esperanto-USA 58a Landa Kongreso
"Lando de Libereco"
Vasxingtono, DK / Washington, DC
28a-31a de Majo, 2010
Hyatt Regency Hotel
Bethesda, MD

Kunvenu en Vasxingtono, DK, por soleni la 100an datrevenon de la UK de 1910,
kiam L.L. Zamenhof vizitis Vasxingtonon. Ni bonvenigas sugestojn por
prelegoj kaj aliaj programeroj.

Pli da informo baldau haveblos cxe esperantodc.org
Kontaktu: esperantodc at gmail.com

-------------------------

Notu ke tiuj datoj ampleksas la usonan ferion "Memortago"n, en memoro de
mortintaj soldatoj, sed pli grave, la komenco de la somera sezono, kun
eksterdomaj nagxujoj kaj rostado de viando.

Nu, cxar Zamenhof kaptas la temon de cxi tiu landa kongreso, mi esperas ke
iuj kleruloj partoprenos la kongreson, kaj ke iu(j) proponos  prelegon--en
Esperanto au en la angla--pri Zamenhof kaj lia tempo.

Mi ne estas oficiala ano de la organiza komitato, sed mi sxatus starigi
altnivelan programon. Mi forte malsxatas klisxajn kaj sxablonajn
propagandajxojn pri Zamenhof au Esperanto. Ekz. kelkaj proponas ligi la
revon de Esperanto al la "usona revo"--kio je mi estas stulta absurdajxo.
Cetere, mi ne adoras la prelegon de Zamenhof, cxar fakte, Usono ne estis
lando de libereco, precipe ne por la negroj kiuj suferis pro rasapartigo en
Vasxingtono, la ceteraj sudaj provincoj, kaj efektive la tuta lando.
Zamenhof, "hebreo el la getto", ial neglektis cxi tiun memevidentan fakton.
Do, anstatau la kutima infaneca esperanto-kultismo, mi preferus pli
objektivan kaj kleran ekzamenon de Zamenhof kaj Esperanto en la socia
kunteksto de 1910. Ekz., historiisto povus informi interesatan publikon pri
la etoso de Vasxingtono (kaj aliaj usonaj urboj kiujn Zamenhof vizitis) kaj
la reagoj de fremdaj vizitantoj tiutempaj--ekz. Zamenhof, sed ankau
aliaj--al Usono, kun atento au tio kion ili konstatis, and kion ne.  Eble iu
Esperantologio povus diri ion pri la stato de la Esperanto-movado, neutrala
kaj neneutrala, en 1910. (Ekz., jam estis usonaj esperantistoj-anarkiistoj
kiuj eble ne konsentis kun Zamenhof.)


--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
Zamenhofologo
http://groups.google.com/group/zamenhofologo/
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20090928/a76a39ab/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list