[Membroj] Fwd: Invito al remembrigho en UEA

David Gaines davegaines at aol.com
Sun Jan 3 16:30:01 EST 2010


Mi kuragxigas cxiujn membrigxi je UEA, la Universala Esperanto-Asocio, por
2010. La kvanto da membroj estas ege grava flanke de publikaj kaj gazetaraj
rilatoj kaj generala varbado. Estas pluraj membro-niveloj kaj la kategorio
de Membro-Gvidlibro estas treege malmultkosta. UEA-membrigxo estas la plej
forta maniero per kio oni en Usono povas subteni la E-movadon tutmonde.
Klaku la malsupran ligon kaj ne hezitu sendi al mi iajn demandojn.

Bonan kaj sukcesplenan novjaron,
David Gaines
UEA-delegito por Vasxingtono, D.K.


---------- Forwarded message ----------
From: loes at co.uea.org <loes at co.uea.org>
Date: 2010/1/3
Subject: Invito al remembrigho en UEA
To: davidrgaines at gmail.com



Estimata D-ro David Gaines,

La jaro 2009 estis sukcesa en diversaj kampoj. La Universala Kongreso en
Bjalistoko estis aparte richa lau sia programo. La esperantistaro estis
videbla en simpozioj kaj konferencoj che UN kaj Unesko.

Por daurigi tiun laboron, UEA invitas vin alighi kiel individua membro ankau
en 2010. Se vi jam pagis kotizon por la nova jaro, mi kore dankas vin pro la
frua pago!
Se vi ankau povos helpi akiri novajn membrojn al UEA, ni estos tre dankaj al
vi. Por tiu celo UEA lastjare eldonis novan varbilon, kiun vi povas vidi
che:

http://www.facebook.com/pages/Universala-Esperanto-Asocio/179539493576?v=photos#/album.php?aid=123400&id=179539493576

La varbilo estas senpage mendebla che la adreso uea at co.uea.org

Dezirante al vi sanan kaj prosperan jaron 2010 sincere salutas,

Loes Demmendaal
estrarano pri financo
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperantosocieto.org/pipermail/membroj_esperantosocieto.org/attachments/20100103/318e843d/attachment.html>


More information about the Membroj mailing list