Mi persone ne konas la situacion, sed mi informig^as de esperantistoj en Latinameriko kaj Europo kiuj serc^as siajn samideanojn en Haitio. Finfine unu serc^ato reaperis cxe Facebook: s^ia nomo estas Christine Theano. Do almenau s^i vivas; pluajn detalojn mi ne havas. Pri la sorto de aliaj mi ne scias.