[Membroj] URGENT! Vote now! Vochdonu por Esperanto je Change.org

Emil Volcheck volcheck at acm.org
Thu Mar 11 16:35:46 EST 2010


Please support/Bv. subteni

http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

--Emil

---------- Forwarded message ----------
From:  <ludoviko at t-online.hu>
Date: 2010/3/11
Subject: Urgha peto: vochdonu denove por Esperanto en la kampanjo de Change.org
To: derek at unm.edu, limako at bierfarist.com, kihopai2002 at yahoo.com,
randy.dean at pobox.com, yevgeniya_amis at yahoo.com, joelamis at yahoo.com,
pqrzi at yahoo.com, volcheck at acm.org, elizabeth_raible at alumni.brown.edu,
llewis3 at hotmail.com, annambennett at yahoo.com, quark at alum.mit.edu,
liberperlo at hotmail.com, rufegon2002 at yahoo.com, marycat22 at cavenet.com,
gertrudenovak at yahoo.com, chongwoncho at yahoo.com,
info at esperanto-chicago.org, b_kolker at yahoo.com, jbm912 at yahoo.com,
hestuder at yahoo.com, sylvanzaft at mac.com


La suban mesaĝon ricevis de nia eta laborgrupo proksimume 4.000
samideanoj dise en la mondo. Kompreneble, la klarigoj pretiĝis por
ne-anglalingvanoj, do por tiuj, por kiuj la voĉdono kaŭzas grandan
malfacilaĵon. Kredu al mi, karaj usonaj geamikoj, ke okaze de mia unua
voĉdono en decembro de 2008, ankaŭ mi turmentiĝis dum horoj, ĝis kiam
fine la servilo de Change.org akceptis mian voĉon… Nun mi povis
voĉdoni jam dum 2 minutoj…

(Mi ŝatus aldoni, ke mi lernis la anglan lingvon minimume dum 6 jaroj…) L



Plej amike kaj kunlaboreme

D-ro Ludoviko Molnár

prezidanto de la 41-jara, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo





                                           Ni havas ankoraŭ 1 tagon…



Karaj Geamikoj! Estimataj Delegitoj de UEA!



Ĝis la 12-a de marto, en la dua fazo ni povas amase voĉdoni en la
retejo de la usona organizaĵo Change.org inter la  Ideoj por ŝanĝo en
Usono por la propono de Renata Ventura pri enkonduko de Esperanto kiel
dua lingvo en la usonaj lernejoj:

http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools



La unuajn 10 lokitojn el inter la proponoj la organizaĵo Change.org
transdonos al la registaro de prezidanto Obama.



Hodiaŭ ni estas sur la 29-a loko, kun 1264 voĉoj.

Eĉ se oni ne atingos, ke Esperanto estos instruata en usonaj lernejoj
(pri tio ne povas decidi Obama por la tuta lando), ĉiukaze, eble
pluraj milionoj da usonanoj per tiu ĉi voĉdono malkovras la lingvon
Esperanto.



Ni utiligu tiun ĉi grandan eblecon por reklami Esperanton!



Tiuj, kiuj jam voĉdonis, ensalutu kaj voĉdonu denove.  (Klaku al "Sign
in"aŭ "Login"…)

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne voĉdonis:  jen sciindaĵoj pri la voĉdono:

Por enskribiĝi, eblas iri rekte al:



http://www.change.org/admin/sign_up  (Klaku al "Join" aŭ "Sign up")

Tie vi indiku :
First Name : persona nomo
Last Name : familia nomo
Email Address : retadreso
Password : pasvorto (elektita de la voĉdonanto mem)
Birthday : naskiĝdato (monato, dato, jaro)
Do not display my age (klaki sur la ĉelon se oni ne deziras diskonigi sian aĝon)
I agree to the terms of service (principe jam estas marko en la ĉelo,
se jes, ne modifu : tio indikas ke oni konsentas pri la principoj kaj
reguloj de la voĉdono)

Klaki sur "SIGN UP" (registriĝu).

Mesaĝo atingos vin tuj post klako sur "SIGN UP". Sufiĉas klaki sur la
ligilon kiu aperas en la mesaĝo. Tio indikas ke vi konfirmas vian
enskribiĝon.  Se aperas "Sign out", tio signifas ke vi estas jam
rekonita, do, ne modifu. Se aperas "Sign in" supre dekstre, klaku sur
ĝin. La programo principe rekonos vin aŭtomate, se ne, vi plenigu la
ĉelojn per via retadreso kaj pasvorto.



Iru al:
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Sufiĉas klaki sur "Vote now" (voĉdonu nun) sub la blua ĉelo kie
troviĝas la nombro da voĉdonoj. La blua ĉelo fariĝos griza kaj
aldoniĝos unu voĉdono al la indikita nombro. Se tiel okazas, vi
sukcesis ! J

Atentu ke la sistemo ne tuj reagas : bv. ne tuj provi klaki denove,
ĉar estas risko nuligi la voĉdonon.

Se vi estas jam registrita kaj forgesis vian pasvorton, klaku al
"Forgot your pasword? " , kaj  kreu novan konton/pasvorton ĉe
Change.org .

Ĉiu retadreso rajtas voĉdoni unufoje, sed se Vi havas plurajn
retadresojn, Vi rajtas voĉdoni plurfoje. Se Vi ricevas permeson de
Viaj parencoj kaj/aŭ geamikoj, Vi povas voĉdoni anstataŭ ili. Ili
devas nur sendi al Vi la anglalingvan mesaĝon ricevitan de Change.org
.



Se Vi interkonsentas, bonvolu plusendi ĉi tiun mesaĝon ankaŭ al Viaj
esperantistaj geamikoj.



Por esti inter la 10 unuaj lokitoj, ni bezonas plurmil voĉojn.  Ni
montru la forton kaj kunlaboremon de la tutmonda Esperanto-movado!



Amike



Neil Blonstein, Novjorko / ĉe UNO, Leo De Cooman, Belgio, D-rino
Julianna (Julinjo) Farkas, Budapest, D-ro Lajos (Ludoviko)  Molnár,
Budapest



PS.: Se Vi ŝatus subteni la Universalan Esperanto-Asocion ankaŭ kadre
de la organizaĵo Change.org , klaku simple al
http://www.change.org/nonprofits/view/217204 kaj aliĝu.

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi estas ano de Google-grupo
"Esperanto por Obama".
Por sendi mesaĝon al la grupo uzu retpoŝtan adreson
esperanto-por-obama at googlegroups.com
Por malaliĝi (forlasi la grupon) sendu retmesaĝon al
esperanto-por-obama+unsubscribe at googlegroups.com
Pliaj ebloj por via grup-abono troviĝas ĉe
http://groups.google.com/group/esperanto-por-obama?hl=eo

--
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Por sendi mesaĝojn al la grupo, skribu al
esperanto-en-lernejojn at googlegroups.com
Por afiŝigi aliajn elekteblecojn, vizitu la grupon je adreso
http://groups.google.com/group/esperanto-en-lernejojn

Ĉiuj mesaĝoj estas aprobataj sen filtrado, sed listanoj, kiuj ne
respektas la regulojn de la listo, estos avertataj je unua transpaŝo
kaj filtrataj ekde dua transpaŝo.

- sama mesaĝo ne estu sendata al pluraj listoj samtempe, sed aparte al la listo
- la vosto (citaĵoj el responditaj mesaĝoj) estu laŭeble fortranĉata
aŭ minimumigata
- la temo rilatu al lerneja instruado de Esperanto
- komentoj, kritikoj pri eventuala "malbona lingvo" uzata de mesaĝinto
estu sendataj private al tiu, ekster-liste.

Pri-lingvaj, pri-literaturaj diskutoj okazu prefere en aliaj listoj:
http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto
http://groups.yahoo.com/group/Tutmondeca-Esperanto/



-- 
Emil Volcheck
volcheck at acm.org
http://EmilVolcheck.com/



More information about the Membroj mailing list