<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN">
<html>
<head>
<meta content="text/html;charset=UTF-8" http-equiv="Content-Type">
</head>
<body bgcolor="#ffffff" text="#000000">
La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno estis starigita frue en la 20-a
jarcento kiel instanco de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La katalogo de
la Esperanto-kolekto estas enkomputiligita, kaj oni povas serĉi ĝin per
Esperanta interfaco same kiel la germana (la formatoj ne estas tute
identaj) per serĉilo TROVANTO. Jen:<br>
<br>
<a class="moz-txt-link-freetext" href="http://aleph.onb.ac.at/F?func=file&file_name=login&local_base=ESPERANTO">http://aleph.onb.ac.at/F?func=file&file_name=login&local_base=ESPERANTO</a><br>
<br>
Nu, se oni ne transiras al la Esperanta interfaco, oni trovos ĉe kelkaj
dokumentoj datumeron germanlingve: <br>
<br>
Externer Link <a
href='javascript:open_window("http://aleph18.onb.ac.at:80/F/J9E6GCJM13YE4N6MRGN65LET9TNQDPBUINMHIQAYFEFC1SUALK-52069?func=service&doc_library=ONB01&doc_number=000722552&line_number=0002&func_code=WEB-FULL&service_type=MEDIA");'><img
src="cid:part1.07070605.07070105@autodidactproject.org"
alt="Dateinamenerweiterung: url" border="0">Volltext </a> <br>
<br>
Temas pri la plena teksto de la koncerna libro. Mi ĵus eltrovis tion
antaŭ kelkaj tagoj. Post interkomuniko kun la bibliotekisto, mi lernis
kie trovi la tutan liston de haveblaj tekstoj:<small><br>
</small>
<p><b>Frühdrucke des Esperanto</b><br>
<a class="moz-txt-link-freetext" href="http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm">http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm</a><br>
</p>
La enretigitaj tekstoj troviĝas en formato PNG. Oni povas legi ilin
diversaspekte. Temas evidente pri IMAGOJ de la koncernaj tekstoj, ne la
tekstoj en legebla<br>
tekstoformato (PDF, ktp.) Do se oni volus savi tekston ĉe propra
komputoro, oni devus savi la imagon de ĉiu individua paĝo. Se vi havus
taŭgan softvaron, vi povus konverti la imagojn al alia formato. Mankas
la mi PDF-fara softvaro.<br>
<br>
Notu, ke la skanitaj libroj ampleksas la jarojn 1887-1900. Enestas
multaj verkoj de Zamenhof; ankaŭ multaj fruaj verkoj pri Esperanto kaj
planlingvoj. Estas ankaŭ multaj beletraj verkoj, plejparte tradukoj sed
ankaŭ kelkaj originalaj. Inter la tradukitaj aŭtoroj estas
Beaumarchais, Byron, Homer, K.R. (<i>Renaskita Manfred</i>), Lermontov,
Puŝkin, Shakespeare, Tolstoj.<br>
<br>
<br>
<br>
</body>
</html>