<html>
<body>
Jes, partoprenis Jed, Emil, kaj mi, kaj restis cxe nia tablo dum du horoj
malgranda aro de junaj studentoj, kiu kun intereso enketis pri diversaj
facetoj de Esperanto--lingvaj, literaturaj, kaj aliaj--kaj auskultis
niajn respondojn kaj ceterajn komentojn. Mi perceptas, ke neniu el ili
lernos Esperanton au okupigxos plu pri la lingvo, sed mi kredas ke ni
sukcesis komuniki favoran impreson, kaj eble tiuj informoj kaj
impresoj disvastigxos al la konatoj de la studentoj dum la venontaj
jaroj kaj iel, ecx se mikoskopamplekse, efikos en la gxenerala
kulturo.<br><br>
Sxajnas ke estas du celoj konsiderindaj en cxi tiuj klopodoj: (1) rekruti
novajn lernontojn de Esperanto, kiel de tempo al tempo okazos, kaj (2)
efiki al auskultantaro favoran sintenon al la afero pri kio ni komunikas.
La dua estas cxiam mia cxefa celo.<br><br>
La emfazoj de ni tri diferencas. Mi emfazas la kulturan, literaturan, kaj
socian historion de Esperanto, kaj la dezirindeco kaj bezono de la nicxo,
kiun gxi okupas inter la retoj de monda komunikado. Mi ne estas varbanto
de la "fina celo". Emil eksplikas analogiojn inter Esperanto
kaj komputilaj kaj Interretaj normigoj kaj iloj. Ankau, li asertis ke la
angla jam atingis pinton, kaj pli kaj influigxas la cxina, do estas
oportune subteni Esperanton. Estas sendube sole mia kulpo, ke mi ne
rememoras cxu estis konstantaj temoj en la diversaj respondoj de
Jed.<br><br>
Ni plenigis la tablosurfacon per libroj kaj kelkaj gazetnumeroj. La
libroj ampleksas infanlibrojn, vortarojn, originalajn kaj tradukitajn
beletrajxojn, kaj aliaj aferoj. Mi elektis kelkajn librojn kiel
enkondukiloj al diversaj temoj, ekz. <i>En Barko Pilota</i> (kolektitaj
poemoj) de Auld, <i>La Dangxera Lingvo</i>, <i>Masquerade </i>de Teodoro
Sxvarx (tradukita el la originala Esperanto, de la patro de George
Soros), ktp. Jed portis librojn ne konatajn al mi, ekz. traduko de
ceremonia libro de la juda religia festo Pesah^ (mi ne scias la
Esperantan vorton) fare de Erin el la Vasxingtona grupo.<br><br>
<br>
At 02:21 PM 11/18/2009, Jed Meltzer wrote:<br>
<blockquote type=cite class=cite cite="">La evento estis bona sukceso,
ecx pli ol mi imagis. Ni ja vekis multan intereson. Mi
esperas, ke ni povos fari aliajn similajn eventojn en la estonteco.<br>
Tio estis beno de nia nova retpagxo de nia societo. Ili kontaktis
nin el la etero por inviti nin prezenti pri esperanto.<br>
-Jed<br><br>
On Wed, Nov 18, 2009 at 12:18 PM, Daniela Power
<<a href="mailto:power@dtm.ciw.edu">power@dtm.ciw.edu</a>>
wrote:<br>
<dl>
<dd>Dankon al chiuj, kiuj iris antau^hierau^!<br>
<dd><font color="#888888">Daniela</font><br><br>
<dd>On Nov 17, 2009, at 11:49 PM, Emil Volcheck wrote:<br><br>
<dl>
<dd>Jed,<br><br>
<dd>Dankon por organizi chi tion eventon!<br>
<dd>Mi tre ghuis paroli kun la studantoj de Language House!<br><br>
<dd>--Emil<br><br>
<dd>2009/11/13 Jed Meltzer
<<a href="mailto:jedmeltzer@gmail.com">jedmeltzer@gmail.com</a>
>:<br>
<dl>
<dd>Hi everyone,<br>
<dd>Just a reminder that our invited Esperanto promotion at University
of<br>
<dd>Maryland is next Monday Nov 16 at 4pm. Information about where
to meet is
</dl>
</dl>
</dl></blockquote></body>
</html>