<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN">
<html>
<head>
</head>
<body bgcolor="#ffffff" text="#000000">
Mi tradukis la jenan en decembro 2006. Taŭgas ankaŭ ĉi-okaze:<br>
<br>
<br>
<div align="center">Ĉerpaĵo el <b>Programnoto de </b>“<b>Koncerto da
Sankta Muziko</b>” (1965)<br>
de Duke Ellington<br>
(tradukis el la angla Ralph Dumain)<br>
</div>
<br>
Ĉi-monde ni aŭdacas multajn ambiciojn. Ni konstatas multon, ekzemple:
<p>(a) ĉies solecon (Ja ne ekzistas, vere, kategorioj, ĉu ne. Ĉiu
izolas—jen la baza, esenca homstato);</p>
<p>(b) la paradokson, kia estas komunikado—la jam preta rimedo je tiu
sento de soleco.</p>
<p>Komunikado mem konfuzas la homamason. Ĝi estas plej malfacila kaj
plej simpla. El ĉiuj timoj, mi kredas, ke homoj plej timas esti si
mem—en senpera komunikado kun la mondo ĝenerale. Ili timas
reprezaliojn, el kiuj la plej privaten trudaj estas, ke ilin ‘oni ne
komprenos’.</p>
<p>. . . Tamen, ĉiufoje, kiam iuj idoj de Dio forĵetis timon celante
honestecon—provante sin komunikigi, ĉu kun ĉu sen kompreniĝo—okazis
mirakloj. </p>
<hr align="center" width="15%">
<small><small><font size="+2"><small><small><b><br>
</b>Duke Ellington Komunikas ‘Preter Kategorio’<br>
<a href="http://www.autodidactproject.org/quote/elling03.html">http://www.autodidactproject.org/quote/elling03.html</a><b><br>
</b></small></small></font></small></small>
</body>
</html>