<html>
<body>
As promised/threatened, here is another view of the time, from the same
year in which William Pickens wrote about Esperanto in <i>The Voice of
the Negro</i>. And this writer is no less than a relation of abolitionist
John Brown:<br><br>
"The Russian Jew and The American Negro" by John D. Swain<br>
<a href="http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/negrovoice-russianjew.html" eudora="autourl">
http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/negrovoice-russianjew.html<br>
<br>
</a>There are a few statements that would make a contemporary person
wince, but this article is a forceful and bleak portrait of an historical
moment of two terrorized peoples. One can only imagine how Zamenhof would
have felt about this had he been better informed about the "land of
liberty" he spoke nonsense about in Jim Crow Washington. (William
Pickens, where were you?) Of course Zamenhof could not have spoken one
word of the truth, regardless of his knowledge or feelings, or he would
not have made it out of Washington alive. (Still, we would have got to
see the official representatives of South Carolina and Louisiana crap
their pants.) In any case, this linkage of the social conditions on two
continents (were there other Esperantists who made this connection back
then?) gives us a forceful feeling of what makes Zammy run, as well as of
why Esperanto might have mattered to William Pickens. <br><br>
There is, of course, more to Esperanto history on this question,
e.g.:<br><br>
"<a href="http://www.autodidactproject.org/other/misisipi.html">
Misisipi</a>" de Lejb Malah^ <br><br>
<br>
(La kadavro de Johano Brown putras en la tomb' . . . )<br><br>
<br>
At 04:51 PM 12/13/2009, Ralph Dumain wrote:<br>
<blockquote type=cite class=cite cite="">Poetino Elizabeth Alexander, who
verkis la inauguran poemon por Barack Obama, asertas ke William Pickens
(1881-1954) estas la unua Afrikdevena-Usona Esperantisto. Jen s^ia poemo
pri li:<br><br>
<font size=2>
"<a href="http://www.autodidactproject.org/other/pickens-alexander.html">
Ars Poetica #17: First Afro-American Esperantist</a>" by Elizabeth
Alexander</font> <br><br>
Kaj jen la esencaj informoj pri Pickens:<br>
<br>
William Pickens: Who’s Who in Colored America <br>
<a href="http://autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-whoswho.html" eudora="autourl">
http://autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-whoswho.html</a><br>
<br>
Vi trovos ligojn al aliaj koncernaj pag^oj.<br><br>
Nu, mi trovis kaj enretigis la du konatajn artikolojn de Pickens, kiuj
aperis en du numeroj de la revuo <i>La Voc^o de la Negro</i> en
1906.<br><br>
Jen la enirpag^o:<br><br>
<a href="http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-negrovoice.html" eudora="autourl">
http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-negrovoice.html</a>
<br><br>
. . . kiu kondukas al la du artikoloj:<br><br>
<br>
'<a href="http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-espo1.pdf">
Esperanto-The New International Language</a>',<i> The Voice of the
Negro</i>, 3: 4 (April 1906), pp. 258-262.<br><br>
'<a href="http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/pickens-vojo.pdf">
“La Vojo”-Zamenhof's Poem in Esperanto</a>',<i> The Voice of the
Negro</i>, 4: 2 (December 1906), pp. 550-551.<br><br>
Mi produktis la PDF-dosierojn en biblioteko, kaj, c^ar tia afero estas
nova je mi, mi iom fus^is la pag^ordon.<br><br>
La dua artikolo aparte interesas, c^ar Pickens tradukis la poemon de
Zamenhof anglalingven. Mi ne memoras, c^u ekzistas aliaj anglaj tradukoj
de "La Vojo", kaj kiu kaj kiam se jes oni tradukis g^in. C^u
eble Pickens estis la unua? Pickens ankorau mencias la problemon de
tradukado kaj simpatias al la idealoj de Zamenhof.<br><br>
Oni konsideru ankau la tiutempan socian kuntekston. Jen la fruaj jaroj de
la usona Esperanto-movado, kaj Pickens verkis kvar jarojn antau ol la
Universala Kongreso de 1910 en Vas^ingtono. Pickens ankau verkis tri
jarojn antau ol la fondo de la NAACP, la c^efa organizo por antauenigi
civitanajn rajtojn por negroj kaj aliaj. <br><br>
Mi hazarde trovis alian artikolon, de septembro 1906, kiu komparas la
desperan situacion de negroj en Usono kaj judoj en Rusio. La autoro
konkludis pesimisme pri ambau, kaj anticipas ec^ pli disastran sorton por
ambau popoloj. Vi memoros, ke ondo de pogromoj sekvis la malsukcesan
rusan revolucion de 1905, kiu ja dolorigis Zamenhof kaj firmigis lian
engag^on de la interna ideo kaj hilelismo/homaranismo. En Usono, c^i tiu
periodo estas nomita la nadiro, kiam negroj suferis la firmigon de
rasapartiga sistemo, la plej malbona situacio post emancipig^o el
sklaveco, sen lauleg^aj homaj rajtoj kaj je kapricoj de eksterleg^aj
murdemaj huliganoj. Por ambau popoloj la vivo estis stato de timo kaj
teruro. Mi enretigos ankau c^i tiun artikolon.<br><br>
Mi ne scias, kiom longe Esperanto okupis Pickens. Lia aktuala familio
scias pri la konekso kun Esperanto, sed mi ne scias--eble mi provos
enketon--c^u ekzistas pluaj informoj. Mi ne scias c^u Pickens partoprenis
la UK de 1910 au c^u li ec^ povis partopreni, konsidere de la rigida
rasapartigo kiu regis en c^iaj komercaj instancoj kiel en la cetera
c^iutaga vivo. Mi apenau povas imagi renkonton inter Zamenhof kaj
Pickens, kaj kia konversacio rezultus.</blockquote></body>
</html>